HOMARANO

Monata bulteno de

Homaranisma Asocio Tutmonda

1

Novembro, 2001


Oraj Vortoj

André Caubel

Nekonato:
la Zamenhofa Homaranismo

(komencita en antaŭa numero)

HISTORIO DE HOMARANISMO.

Homara amo kaj ties prozelitismo estas iu ruĝa fadeno — pli vere strio —, kiu strekas la tutan varpon de la vivo de Z., vivo teksita de malfaciloj kaj de esperoj.

Jam la unua libro de 1887 profetas: “la popoloj interproksimiĝos kiel unu familio”, la dua (1888) proklamas “profundan kredon je l'homaro”: “Vivu l'homaro, vivu la frateco de l'popoloj...!”

Dum la unuaj vivjaroj de la lingvo internacia, Z. ankoraŭ restas sub la influo de plurjaraj laboroj pri jida lingvo kaj cionismo. La senĉesa lukto inter “la juda patriotismo kaj la homeca universalismo” (WM) epizodas per decida batalo en 1897, kiam li rifuzas aliĝi al la cionisma movado de Herzl. Li elpaŝas al Hilelismo; tia estis la unua nomo de Homaranismo.

La rusa broŝuro estas eldonata en 1901; “bato de l'sorto”: la eldonisto bankrotas, fakte neniu ekzemplero eliras al la publiko! (LZ 1, 205). Ĝi eksplicite titoliĝis: “Hilelismo kiel solvo de la hebrea demando”. En tiu periodo Z. hezitis (6 jarojn! LZ 205) pri la aplikmaniero de hilelismo: ĉu unue al la hebreoj, al kiuj ĝi speciale taŭgus, ĉu tuj al ĉiuj popoloj?

La Bulonja kongreso de 1905 estas la decida vojturno. Jam de la anonco li pripensas himnon por la kongreso, kiu “komenciĝos kiel solena preĝo (sed preĝo pure filozofia kaj neŭtrale-homa...)”. Sed lia verko ne kontentigas lin; li petas, ke Michaux ne publikigu ĝin (LZ 1, 96, 98); tamen ĝi fariĝos la fama “Preĝo sub la verda standardo”, post anstataŭo en tri strofoj de “Dio” per la “homaro” (LZ 1, 96). Waringhien rakontas (LZ 1, 175) la miregon, la konsternon de la francaj gvidantoj, ekkoni en Z. “judan profeton!”; ilian insiston, por ke li ne legu la Preĝon: en tiuepoka Francio la politikaj pasioj flagris pri la laikigo de la ŝtato; la kontraŭklerikala agitado atingis paroksismon. Sed li ne diras, kiam Z. faris la tekstosanĝojn, ĉu en Bulonjo lastmomente? ĉu antaŭ ol alveni?

La religia entuziasmo de la kongreso pravigas Z-on, kaj instigas lin plupaŝi. Li konsultas samrasanon Javal. Sed li ankoraŭ hezitas pri la taktiko, pri la dato (LZ 1, 205, 214). La gravaj okazaĵoj en Rusio igas lin ne atendi plu (LZ 1, 233): kiel provan balonon (LZ 2, 327), li eldonas anonime la duan broŝuron, kaj preskaŭ tuj la trian, sub respektivaj nomoj Hilelismo kaj Homaranismo. (La subtitolon, kiun indikas OV 324 kaj LZ 1, 256 mi vane serĉis sur la ekzemplero, kiun mi vidis). Li dezirus ankaŭ sondi la opinion de francaj gazetoj (LZ 1, 264). Intertempe eĥas esperantistaj reagoj, ne tre favoraj: jen loko de la epizodoj Dombrovski kaj Beaufront; tiu ĉi akre mokis la “novan teozofion” kaj proponis “ritojn... en verdaj roboj surŝutitaj per oraj aŭ arĝentaj steloj”. Rezulto estas detalaj ŝanĝoj farotaj de Z. en la formo de la “Dogmoj” (LZ 1, 270).

Pogromo en Bjelostoko denove instigas lin al plua paŝo: li intencas prezenti sian Homaranismon al la Ĝeneva kongreso, kiu okazos unu monaton poste. Sed post interkonsiliĝo kun Javal kaj Sébert (LZ 1, 279) li rezignas; lia kongresa parolado indigne krias lian abomenon al tro praktika kaj senideala esperanto. Cetere la kongreso severe reglamentas la neŭtralecon de la kongresoj: el tiu deklaracio, sennaciistoj zorge notu la agnoskon, “ke la ĝenerala alpreno de helpa lingvo internacia havos, eble post longa tempo, gravajn kaj tre fruktoportajn konsekvencojn por la vivo de la popoloj, en la politika, religia kaj sociala kampoj”.

En Kembriĝo, 1907, Z. reparolas pri sia koncepto de tiu neŭtraleco (OV 379). Sed tiam lingvaj kaj administraj zorgoj kaptas lian atenton. Kiam li povas reveni al sia dorlotata temo, li decidas forlasi ĉiun oficialan postenon, por havi la liberon pritrakti “tute privatajn ideojn aŭ frenezaĵojn de Z.”. (OV 410).

En Krakovo, 1912, li adiaŭas la honorojn. Li imagas novan agadformon: “Kongreso de neŭtrala religio”, kiun oni kunvokos en Parizo samtempe kun la kongreso 1914a. Egaj iluzioj: li esperas, — ne, li estas “plene konvinkita” —, pri “grandega sukceso”, “granda entuziasmo” (LZ 2, 318). Javal mortis jam en 1907. Li sin turnas al Bourlet, organizonto de la Pariza kongreso. La respondo estas glacia duŝo.

Tiam Z. ekpensas pri nova eldono de la broŝuro; li sendas projekton al Bourlet kaj serĉas eldoniston: Ĉu Hachette? Ĉu La Revuo ne publikigos ĝin, senpage? Bouriet ne respondas.

Fine la kvara broŝuro aperas en Madrido, dank'al la gazeto “Homaro”, kiun la Tutmonda Jarlibro por 1913-14 indikas kiel organon de la Esp. Framasona Asocio, kaj ne plu anonime.

En julio 1913, Z. subite ekscias, ke okazos baldaŭ religia kongreso en Parizo. Tuj, la hodiaŭon mem, li intencas prepari memuaron (LZ 2, 338) kaj skribas al Bourlet. Sed sperto tro ofie trompis esperojn: la morgaŭon li rezignas.

De la komenco, tre demokrate Z. intencis konfidi pli precizan redakton de sia idearo al la unua kongreso de la hilelistoj/homaranoj (OV 321, enkonduko de la Redakcio de “Homaro” al la kvara broŝuro). La organizantoj de la Pariza kongreso forpuŝas la homaranojn (VZ 180/119); la programo anoncas ilin eĉ ne unulinie, por tute modesta faka kunveno, sendetale, post aliaj 21 larĝe detalataj fakaj “kongresoj”. Z. obstine klopodas por kongreseto en Berno (OV 577)... Oni bone scias, kio okazis en aŭgusto 1914, anstataŭ frataj kunvenoj...

La lasta konata akto de tiu tutviva senĉesa baraktado kontraŭ malhelpoj kaj misakceptoj estas la sendo de nova teksto al Maria Hankel, en septembro 1915, dum la tagoj de batalo en Polio kaj de fremda okupado (OV 567). Ĉu iu havas informojn pri tiu lasta provo?

HEBREECO.

Ĉio fontas el la hebreeco de Zamenhof.

Hebreeco, kiun la gvidantoj de la movado preferis kaŝi (LZ 1, 210), kiun li mem fiere deklaris: “mi estas hebreo... hebreo el la ghetto... mia hebreeco estis la ĉefa kaŭzo, kial mi de la plej frua infaneco fordonis min tutan al unu ĉefa ideo kaj revo — al la revo pri la unuiĝo de la homaro” (LZ 1, 107).

Oni ofte priskribis la etoson de malamo, malkompreno kaj apartigo, en kiu la juna Z. kreskis. La eĥo de la pogromoj pli ol unu fojon aŭdiĝas en liaj kongresaj paroladoj. Sed eble oni ne sufiĉe insistis pri la propraj ecoj de la judaj komunumoj, kiuj aldoniĝis al la persona karaktero de Z. kaj igis lin vastigi sian horizonton, de la judejo al la urbo, de la landeto al la granda regno, kaj fine trans landlimoj kaj trans ĉiaj limoj.

Z. sian tutan vivon estis vastiganto.

Stojan (kiu pledas, ke la naskiĝloko de esperanto klarigas multon, ke oni ne sufiĉe konsideras nian lingvon el orienta vidpunkto) prave atentigas pri tia juda medio, kia estis la bjelostoka: “Ĉiu el ili, sidante en plej obskura urbeto, tamen konsciis, ke liaj kunfratoj estas dissemitaj tra la tuta mondo. Ili paciencis, interne subtenataj per ia triba fiero, per ia espero pri venonta spirita regno” (“Deveno kaj vivo...”, p. 23).

La “triba fiero” impulsis la laborojn de Z. pri la jida lingvo, dum 2 jaroj (LZ 1, 109) aŭ 3 (Lingvo Libro, 1937), antaŭ 1879. La traktaĵo aperis en jida revuo nur en 1909.

La triba fiero igis lin cionista aktivulo, eĉ gvidanto, dum la periodo 1881-1887 (detala studo en “Nica literatara revuo”, 1958, p. 127 kaj 165). Tiam li uzis sian unuan pseŭdonimon (rusortografia anagramo: Gamzefon); li poste plurfoje pseŭdonimis!

La “espero pri spirita venonta regno” estis pli ol unufoje priskribata de Z. En la antaŭkongresa letero al Michaux li aludas la “historian mision” de la hebrea popolo, kun rimarkinda difino de la senkompromisa juda monoteismo: “unuigo de la nacioj en la celado al “unu Dio”, t. e. unгj idealoj por la tuta homaro” (LZ 1, 106).

Paŝo unua al universalismo estas la konstruo de la hilelismo: ĝi celas ja “unuiĝon de la homaro”. Sed la unua formo de tiu doktrino, kiun Z. dum jaroj ofte sanĝis kaj reŝanĝadis (108) restas tre hebreeca. Ĝi havas ĉefe religian fundamenton; gi penas eligi la esencan leĝon de ĉiuj religioj:

“Agu kun aliaj, kiel vi volas, ke oni agu kun vi” kaj atribuas tiun sentencon, pli malpli prave, nur al rabeno Hillel, pretendante ke ĝi troviĝas “en formo konforme esprimita nek ĉe Kristo, nek ĉe Mozeo, nek Ce iu alia” (OV 331). Ĝi volas krei neŭtralan popolon, sed konceptas ĝin en grupo etnologie homogena, en formo de sekto, kiu “povas esti nur... la popolo hebrea” (LZ. 1, 204).

Pluaj paŝoj sur la vojo al elhebreigo estas: plano pri sekcio de diverspopolaj esperantistoj-hilelistoj (205), forigo de la titolo profite al “Homaranismo” (“homarano” en la lingvo esperanto signifas “membro de la homa familio”, OV 321).

Karakteriza de la evoluo estas ankaŭ la grupo, en kiu Z. mem sin alkalkulas. 1905: “mi nomas min Ruslanda hebreo” (LZ 1, 115). 1912: “Mi estas nek polo, nek ruso, nek hebreo, sed mi estas partiano de homaranismo” (letero al la LKK de Krakova kongreso, publikigita en la Bulteno de A. E. Pollando, 5-1956). 1914: “mi estas homarano” (OV 344) kaj li rifuzas partopreni fondon de Tutmonda Esp-ista Hebrea Ligo. Pro opozicio al “nacionalismo”.

Tiu konstanta strebo por transcendi el la sekto kaj atingi universalon, videbla eĉ en malgrandaj detaloj (al la hebreaĵoj de Javal, kiun tamen li ĝojis ekkoni samrasano: LZ 1, 167, li ŝajne ne respondas: LZ 1, 232), ŝajnigas al mi neprobabla regreson al cionismo en la jaroj 1914-1916, konjektitan de iuj pro la eventoj.

GENTO KAJ LINGVO.

La bjelostokaj cirkonstancoj tiel profunde gravuriĝis en la junan animon de Z., ke ĉiam restas iom da hebreeco en liaj plej universalemaj verkoj, sub formo de konstanta referenco al gentlingvaj komunumoj. Tiu vera obsedo pri gento kaj lingvo igis lin trograndigi la gravon de la genta kaj lingva problemoj (DZ 10).

Pri la prilingvaj zorgoj de Z. la esperantistoj estas ĝenerale sufiĉe informitaj. Mi tamen atentigu pri du deklaroj: unu, kiu povus servi kiel moto al “Bulteno Gepatra”: “Lingvo internacia fortikiĝos por ĉiam nur, en tia okazo, se ekzistas ia grupo da homoj, kiu akceptus ĝin kiel sian lingvon familian, heredan”; la dua, el la sama paĝo, multe pli drasta ol ĉiuj postaj sennaciistaj asertoj: “kiel la hilelismo ne povos ekzisti sen lingvo neŭtrala, tiel same la ideo de lingvo neŭtrala neniam povos vere efektiviĝi sen hilelismo” (OV 323).

En la sinsekvaj tekstoj de la Deklaracioj pri Hilelismo/Homaranismo, oni ankaŭ notu la zorgegajn precizigajn difinojn pri lingvo familia, lingvo nacia, lingvo genta, lingvo gepatra, lingvo persona, kaj fine lingvo neŭtrale-homa.

Neŭtrale-homa! Tiu epiteto tiom ofte revenas sub la plumo de Z., ke ĝi povus esti la unuvorta resumo de lia doktrino.

Tiu doktrino rebrilas en du verkoj, kiuj koncernas ne la homaranismon, sed proksime parencas ĝin: la “Memuaro por la Kongreso de Rasoj”, 1911, kaj la “Alvoko al la Diplomatoj”, 1915. En ili Z. reproduktas sian idearon pri la genta problemo: “Ĉiu lando apartenas ne al tiu aŭ alia gento” (OV 317 kaj 340). Li sentime eĉ aldonas: “La reciproka batalado inter la diversaj homaj rasoj kaj gentoj estas la plej granda malfeliĉo de la homaro” (OV 345) ; “la ĉefa kaŭzo de la militoj: ... la regado de unuj gentoj super aliaj gentoj”, (OV 357).

Foje Z. estis ne tute klarvida... Sur tia genta tereno la plej belan ekzemplon de blindeco li donis en Vaŝingtono, 1910, emfaze salutante Usonon, “lando de libereco, lando de estonteco... regno de homoj, kiu apartenas ne al tiu aŭ alia gento aŭ eklezio, sed al ĉiuj siaj honestaj filoj...” (OV 393), kvazaŭ ne ekzistus negroj, linĉoj, ktp.

La samtempuloj de Z, malfacile komprenis lian vidpunkton pri la “abomeninda genta ŝovinismo” (VZ 179/118). En niaj okcidentaj landoj foris tiaj demandoj. Nun nia favora epoko, en kiu oni devis krei la neologismon “genocido”, kaj kiu revivigis la praajn radikalajn procedojn por unuigi teritoriojn, ebligas al ni, pli simpatie rigardi al la homamaj esploroj de la bjelostokano.

NEŬTRALA RELIGIO.

Du mondmilitoj cetere montris al ni rekreskojn de mistikismo kaj de religia sento; malvarma milito kaj teruraj danĝeroj damoklese minacantaj la homaron povas nur plu favori tiun renaskon. Sed en Ja “facilaj” jaroj de la unua deko 1900, kaj precipe ĉe la skeptikaj francaj intelektuloj kiuj tiam gvidis la esp-istan movadon, la etendo de la Z-a doktrino al neŭtrala religio aperis preskaŭ frenezaĵo.

Ni retrovas ĉi tie la “gentreligiajn komunumojn” (oni ja scias, ke, fakte, troviĝas en la judaj komuriumoj ĉiuj gradoj de kredo, de la plej pia ĝis la nura tradicia indiferenta ĉeesto).

La principoj de Z. baziĝas sur postulatoj, kiuj vere estas nur postulatoj: religio disigas pli ol lingvo (LZ 2, 326); “la religia unuiĝo de la popoloj jam de longe komenciĝis per si mem”; “la unuiĝo religia estas forte ligita kun la unuiĝo lingva”; “ju pli la homoj komunikiĝados sur neŭtrale-lingva fundamento..., des pli rapide ili ankaŭ en rilato religia interasimiliĝos” (OV 352).

En tiu parto de sia idearo, kiu probable por li estas la krono de la tuta verko, Z. konceptis la plej naivajn iluziojn: ekz. ke li povos simple formuli la sistemon “en unu malgranda artikolo” (LZ 1, 203); aŭ “Se Kristo kaj la aliaj grandaj instruintoj de la homaro nun vivus kune, ili certe facile interkonsentus inter si” (OV 330). Al la kredantoj, kiel ni jam vidis pri la letero al Dombrovski, li senĝene diras malagrablajon: “Ĉiuj ekzistantaj religioj parolas pri kunfandiĝo de la homaro, ne sole neniu el ili donis ian rimedon, por tion ĉi atingi, sed kontraŭe, ĉiu el ili rekte malhelpas tiun ĉi kunfandiĝon...” (OV 330). Al senreligiuloj li proponas, por ligi ilin, eniri en “spiritan azilon...: alian religian komunumon”! (LZ 2, 322).

Oni do ne miras, ke Z. postlasis multon ĉe la dornoj de la vojo. Ambaŭ kredantoj kaj nekredantoj skuis lian konstruaĵon. Mi prenu el iu diservo argumentojn de la unuaj: “La majstro... revis... uniformigi ĉiujn konfesiojn en unu komuna religio. Li forgesis tamen, ke la homo neniam sukcesos, el diversaj inter si mem kontraŭdirantaj religioj fabrikadi unu komunan; li forgesis, ke homo ne rajtas fari religion, ĉar la religio ne povas esti homa faritaĵo, ĝi devas esti Dia devenaĵo. Nur Dio rajtas preskribi al la homoj, kiel ili servu Dion, ktp” (“Heroldo”, 26-12-1937)*.

La religian flankon de sia sistemo Z. do devis ŝanĝi: multe evoluis la redakto de liaj principoj, kiujn li strange unue nomis “dogmoj” de hilelismo.

Lia granda ideo estis disigi la ordonojn de la religioj inter du grandaj kategorioj: la ordonoj de Dio mem, enskribitaj “en la koron de ĉiu homo sub la formo de konscienco”, kiujn oni povas redukti al la “ora regulo”, la principo de Hillel: “Agu kun aliaj, kiel vi deziras ke aliaj agu kun vi”; kaj, dua kategorio, ĉio alia, nur ordonoj de homoj, kiuj do povas sanĝiĝi kaj kunfandiĝi.

Evidente la eklezioj ne emas dispecigi siajn instruojn. La herezan prezenton Z. penis modifi. La “ordonoj de homoj”, difinitaj en unua teksto kiel “grupe-tradiciaj legendoj kaj moroj” (LZ 1, 215) iĝas pli nuance “aldonoj, kiujn ĉiu homo, konforme al sia kredo, havas la rajton rigardi aŭ kiel devigajn por li dirojn de Dio, aŭ kiel komentariojn, kiujn miksite kun legendoj donis al ni diversgentaj grandaj instruintoj de la homaro, kaj kiel morojn...” (OV 342).

La unuaj redaktoj pretendis ne krei novan religion, ne postuli ke homo forĵetu sian religion, sed starigi neŭtralan ponton, pacigan ponton inter la diversaj religioj, ne detruante ilin. Fakte Z. starigis duan religion por ĉiu homo (LZ 1, 201), kun detala programo pri taktiko: fakmovado en la esp-a movado; pri organizo: centro en Svisio, temploj; pri kulto: diservoj, ja neŭtralaj...

La lasta formo de homaranismo estas tute alio. Li rezignis konvinki la kredantojn, kiuj cetere tute ne suferas pro la dividiteco de la homaro (LZ 2, 320). Li sin turnas nur al “homoj libere pensantaj” (OV 334).

Speciala konsidero al la “tradicia religio”, en kiu oni pli malpli indiferente restas, donas al Z. la okazon mallaŭdi la hipokriton. En tia kazo li konsilas sin nomi oficiale “liberkreda” ano de tiu aŭ alia religio. Tiu zorgo pri oficiala agnosko estas komprenebla en ŝtato, kie oni devas konfesi sian eklezion, sed tute ne en laikaj landoj.

Al tiuj liberpensantaj homoj, Z. volas doni, en .maniero “reala kaj praktika”, neŭlralan “eksteran kadron”, en la formo de “organizita sengenta kaj sendoktrina komunumo de liberkredanoj”. Nur neprecizan programon li nun asignas al tiuj komunumoj: “neŭtralan nomon, ...komunumajn aranĝojn, ...nedevigajn neŭtrale-homajn festojn kaj morojn, neŭtrale-homan kalendaron, ktp” (OV 343).

La koncepto de Z. pri liberkreduloj aspektas al ni tute stranga. Li daŭre imagas ilin kiel nostalgiaj al religio, el kiu ili “defalis”; “multaj el ili sentas sin tre malfeliĉaj”; “ili volus iri en preĝejon” (OV 335); ili kvazaŭ “pendas en la aero”, fariĝas eĉ “nefidindaj por la plimulto da homoj” (LZ 2, 321). “Ilia vivo fariĝas tro proza”; “ili volus alporti kelkan poezian ĉarmon en la vivon de siaj infanoj”...

La problemo pri la gefiloj de liberkredulo, eĉ pri la “paco de lia familio” (LZ 2, 333), daŭre sieĝis lin: “abstrakta senreligieco ne povas esti heredata”, “filoj aŭ nepoj de senreligiulo ordinare revenas al ia el la ekzistantaj religioj”; “infano bezonas impresojn kaj senteblan eksteraĵon... tiun feliĉon, tiun varmon, kiun al aliaj infanoj donas la preĝejo” (VZ 175/116).

Tiujn zorgegojn klarigi oni povos nur per ĝisfunda studo de la personaj spertoj de Z. Ĉu influis la propra infanaĝo apud ateista patro? ĉu la eduko de propraj gefiloj? Kion oni devas indukti de la aludo al la filino Lidja ĉe Privat (VZ 176/116)?

____________________________

* Kp ankaŭ kritikon de homaranismo en “Dia Regno”, 10.1958, p. 341.

(daŭrigota)

 

FORUMO

Komuna celo

Letero de Jaroslav Karhan (parte)

Homekologio memkompreneble ne povas solvi la akutajn mondproblemojn kaj tial ne estis pri ĝi intereso. Sed, se en la jaro 1995 aprobus U. la proponon pri homekologio kaj envicigus ĝin en sian internacian edukan programon (instruado en tutmondaj elementaj lernejoj kaj popularigado en amaskomunikiloj), eble en la jubilea jaro 2000 povis realiĝi la -- en la tekstoj proponita -- vizio pri ĝenerala pardoniĝo kaj reamikiĝo kaj ne efektiviĝus malo: post grandioza, tuthomara bonvenigado de la 3-a miljaro, jam en ĝia unua jaro la tuthomara honto: anstataŭ ĉesigo de ĉiu perforto, ankoraŭ pligrandiĝis la sensenca, perforta solvado de mondproblemoj, nova militstreĉiĝo sur la planedo Tero, kaŭzanta tutmondan pligrandigon de militelspezoj kaj de mizero de senkulpuloj, ja prenanta eĉ vivojn al multegaj el ili...

Homaranoj devus strebi, ke eĉ Ministerioj de instruado en pluaj ŝtatoj sendu al UNESKO analogajn instigojn. Por harmonigi la tuthomaran vivon, precipe ja necesas tiacele edukadi la tutmondan junularon, kion celas kaj ebligas la homekologio.

La homaro estas dividita, regas en ĝi malakordo, kiu ankoraŭ pligrandiĝis post la septembra tragedio en Novjorko. Ni, adeptoj de la Zamenhofa homaranismo celas harmoniigi la tutan homaron. Por sukcese estri tiun-ĉi malfacilan taskon, ni ne devas dividiĝi, sed unuiĝi. Tial mi ege bedaŭras, ke julie 2001 ne estis fondita iu unueca homarana asocio.

S-ano Spekuljak (aktivulo por religietiko), sciigis al mi en aŭgusto, ke li -- kaŭze de tiu-ĉi malakordo -- tute rezignas je plua laboro por la afero kaj ke vi la 26.12.2001 fondos HAT (laŭ kosmopolita humanismo) en Svisujo. Nun li skribis al mi, ke li tamen denove eklaboros kaj fondos HEK (religietiko) la 15.12.2001 en Kroatio.

Ambaŭ organizaĵoj havas la saman mision kaj celon, sed havas malmultajn anojn kaj -- de homarana vidpunkto -- distras siajn fortojn. Se ili jam volas iri per apartaj vojoj, ili devus almenaŭ certagrade kunlabori kaj esti reciproke informitaj pri sia agado.

Venis al mi ideo, ke ĝuste la homekologio povus helpi al tio. Ili preparas eĉ eldonadon de propraj gazetoj: HOMARANO kaj HILELISTO. Bonvolu pripensi, ĉu -- almenaŭ post certa tempo -- eblus eldonadi komunan gazeton sub titolo: HOMEKOLOGIO, komuna organo de HAT kaj HEK, kiu konsistus el memstaraj partoj: HOMARANO, redaktanta de vi kaj HILELISTO, redaktata de s-ano Spekuljak.

Tiameniere estus esprimita amikeco kaj kunlaboremo inter ambaŭ organizaĵoj. Ricevadus ĝin ĉiuj iliaj anoj, kiuj estus tiamaniere informitaj pri ambaŭ vojoj al komuna celo. Eldonkvanto pligrandiĝus, alterne ĝi povus esti eldonata en Moskvo kaj Zagrebo, la poŝtelspezoj etiĝus. Al ceteraj esperantistoj estus prezentita baza unueco de homaranoj kaj espereble ili pli multnombre aliĝados al iu el ambaŭ organizaĵoj (laŭ sia idea konvinko, sed estus konstante informitaj eĉ pri la dua vojo).

Se adeptoj de la Zamenhofa hilelismo-homaranismo volas efike kontribui al harmoniigo de la tuthomara vivo, ili -- kvankam irante per diversaj vojoj -- tamen devas esti informitaj pri si kaj kunlabori. La prezentita propono estas unu el ebloj al atingo de ilia unueco en diverseco.

Bonvolu pridiskuti tiun-ĉi proponon dum la fonda kunveno de HAT, 16.12.2001 en Svisujo (pli simbole estus: Zamenhoftage, la 15.12.!). Se ĝi ne estos per la ĉeestantoj aprobita, ili serĉu alian eblon. Sed por pli rapide atingi nian komunan, homaranan celon, ia baza unueco en diverseco nepre necesas. La saman proponon mi samtempe prezentas al s-ano Spekuljak, por pridiskuti ĝin dum la fonda kunveno de HEK, 15.12.2001 en Kroatio.

Dezirante sukceson al via agado, elkore kaj samideane salutas vin
Jaroslav Karhan

Propono de Demetro: Mi ricevis leteron de Internacia Homekologio-Iniciato (persone de Jaroslav Karhan), kiu komencis kunlabori kun Hilelista Rondo kaj eĉ volus "kunfandiĝi" kun HAT. Do, ni devas decidi: ĉu ni kunfandiĝu kun IHI?

Opinio de Jeremi: Mi dum multaj jaroj konas tiun laboron de Jaroslav Karhan kaj ĝi multe plaĉas al mi. Mi estas por ia KUNFANDIĜO. Nur per diversaj KUNFANDIĜOJ kaj ne per sektigoj ni fine fariĝos ioma grupo kun rimedoj kaj influo.

 

Informoj

Denove haveblaj 20 unuaj htm-numeroj de “Hilelisto”

Letero de Mato Spekuljak

Saluton, Demetro!

Mi sciigas vin ke de sur la ĵus lanĉita paĝo http://www.geocities.com/ hilelistarondo/hilelisto.htm, laŭadrese apartenanta al iama Hilelista rondo, mi ebligis malfermadon, legadon kaj transprenadon de ĉiuj 20 unuaj htm-numeroj de “Hilelisto”, kiuj aperis kiel organo de Hilelista rondo. Sur informpaĝo de iama Hilelista rondo http://www.geocities.com/hilelistarondo/index.htm mi reaktualigis kelkajn ligilojn.

Mi pensas ke vi trovos la aferon korekta kaj honesta. Ja antaŭnelonge mi ricevis peton de unu HEK-ano, ke ankaŭ antaŭaj numeroj de “Hilelisto” laŭeble estu haveblaj en Interreto. Ĉar kelkaj iamaj htm-numeroj de “Hilelisto” al mi mankis, kaj ĉar kelkaj estis difektitaj (la 4-a ĉiam ankoraŭ ne estas tutkorekta, al mi mankas parto de la reago de Carmel en la rubriko HILELISTA DISKUTEJO!) ne facile estis por mi ĉion rekonstrui kaj grafike iom ordigi.

Do, vi povas sciigi ankaŭ HAT-anojn, precipe la novajn, pri la ebleco konatiĝi kun la komuna radiko de HAT kaj HEK.

Korege,

Mato Spekuljak

 


Aliĝilo de HAT

Mi aliĝas al Homaranisma Asocio Tutmonda por kune kun aliaj membroj de HAT partopreni en la interna praktikado kaj ekstera popularigado de Homaranismo.

Nomo:

___________________________________________

Naskiĝjaro:

_______

Profesio:

___________________________________________

Adreso:

___________________________________________
___________________________________________

Lando:

___________________________________________

Retpoŝta adreso:

___________________________________________

Persona TTT-ejo:

___________________________________________

Dato:

_________________

Subskribo:

_________________

 

La bulteno Homarano estas eldonaĵo de Homaranisma Asocio Tutmonda.
Redaktoro: Dmitri Breĉalov, Dubninskaja 30 “b”, 263,
RU-127237, Moskvo, Rusio.
Retpoŝta adreso:
homarano@narod.ru.
TTT-ejo:
http://hat-esperanto.narod.ru.
La bultenon oni povas aboni ĉe la redaktoro. Reta versio de Homarano estas senpaga.
Papera versio estas dissendata per ordinara poŝto, kaj oni povas ricevi ĝin pagante sendokostojn.

Сайт создан в системе uCoz